Kantonlingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | zh-yue.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | kantona |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 6-a de septembro 2024 | |
Artikolnombro | 143 231 |
Profundeco | 10.3 |
Paĝoj | 319 867 |
Redaktoj | 2 173 619 |
Uzantoj | 278 712 |
Aktivaj uzantoj | 289 |
Administrantoj | 12 |
Dosieroj | 2 873 |
La kantonlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la kantona lingvo, variaĵo de la ĉina lingvo parolata en Honkongo, Makao kaj la provinco de Guangdong (estas 52.000.000 homoj en Ĉinio, kiuj ĝin parolas, kaj 71.000.000 en la tuta mondo). Sialingve ĝi havas la titolon 粵文維基百科 (latinliterigata per sistemo Jyutping: jyut6 man4 wai4 gei1 baak3 fo1). La projekto fondiĝis en marto 2006. La 6-an de septembro 2024 ĝi enhavas 143 231 artikolojn.